Persista laborado kaj eksperimentado de Zamenhof

    En la antauparolo al sia unua lernolibro Zamenhof montris klaran
komprenon de tiu postulo kaj donis ghustan analizon de la antauirintaj
projektoj internacilingvaj:
    "chiuj chi provoj prezentis chu signaron por la necesaj elementaj
esprimoj, chu akcelis simpligon de la gramatiko, kaj anstatauon de la
naturaj vortoj per aliaj arbitraj : Provoj de tiu dua kategorio estis certaj
lingvoj, sed ili enhavis nenian 'internaciecon' "
(Dro Esperanto,
"Mejhdunarodnij jazik -Unua lernolibro (por rusoj), Warszawa, 1887. pp. 56
(La Zamenhofa traduko dela sama frazo en "Fundamenta krestomatio" estas pli
arkaika kaj enhavas plurajn rusismojn)). Samloke li konstatis: por ke
sukcesu tiaj provoj mankas kaj chiam mankos "eblo de interkonsento" inter
homoj malsame pensantaj.
    En la jaro 1878 la lingvo shajnis .npreta. La 5-an de decembro tiujare
Zamenhof, lastklasa ghimnaziano, festis kun kelkaj siaj
kamaradoj-sampensantoj naskighon de la nova "Lingve Universala". Komencante
studojn en Universitato li devis transdoni sian projekton al la patro por ke
tiu ghin konservu ghis la fino de Ludovikaj Universitat-studoj.
    La patro, nekomprenanta ideojn de sia filo kaj ilin ne simpatianta,
bruligis la verkon (E. Privat "Vivo de Zamenhof". London, 1920. pp 58, 65).
    En la j. 1881, kiam L. L. Zamenhof tion eksciis, li kuraghe eklaboris
por prepari novan lernolibron de Universala lingvo.
    Post la j. 1881 kaj ghis la j. 1887 Zamenhof ne chesis shanghi kaj
modifi la lingvon - konforme al tiuj eksperimentoj, kiujn li faris kun ghi,
kiel tradukisto kaj verkisto.
    En letero al N. Borovko, Zamenhof skribis: "dum ses jaroj mi laboris
perfektigante kaj provante la lingvon, kvankam en la j. 1878 al mi shajnis
ke la lingvo jam estas tute preta".

    Tiu persisteco helpis al plua progreso de la verko Zamenhofa. Forestis
rapideco simila al la lingvo-krea laboro de Schleyer -  autoro deVolapuk,
kiu fakte skizis la lingvon dum unu nokto sendorma, kaj ghin finpreparis en
dauro de kelkaj monatoj (R. Kniele, "Das erste Jahrzehnt des Weltsprache
Volapuk", Ueberlinger B. 1889. p. 4).
    Nur du laborantoj sur la kampo mondlingva elmontris la
saman persistecon kiel Zamenhof: J. Sudre (J. Sudre, "Langue musicale
universelle", Paris, 1866) - autoro de Solresol dum la jaroj 1817-1862, kaj
C. Letellier (C. L. A. Letellier, "Cours Complet de langue universelle".
Caen, 1852-55, 4 vol.), preparinta dum la jaroj 1852-1886 4 volumojn
dikegajn.
    Tamen tiuj pioniroj de la ideo sciis kaj sukcesis realigi nur la
postulon unuan pri facileco de la gramatiko.
    En letero al N. Borovko Zamenhof asertas ke, tiel longdaure
eksperimentante kun sia lingvo, li fine trovis kaj eksentis "spiriton de la
lingvo"
. Certe temis ne pri iu spirito sed pri trovo, certegrada kutima
ekuzo de la lingvaj formoj plej oportunaj, simplaj kaj kompreneblaj.
    Rezulte li povis en raporto al la Kongreso de Franca societo por
progresigo de Sciencoj (en 1900) fiere deklari, ke li chion pripensis, ke li
estas certa pri la formoj kaj vojoj de enkonduko de la Lingvo Internacia:
    "Jes ni povas antauvidi, kia lingvo estos internacia, ni povas tion chi
antauvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo"
("Aldono al
la dua libro de la Lingvo lnternacia", Varsovio 1888, p. 3).
    Raporto de Henry Phillips, prezentita al la Amerika filozofia societo,
serioze esploranta la teoriajn premisojn por enkonduko de lingvo internacia,
tute prave konstatis, ke "la principoj, sur kiuj ghi (la Lingvo Internacia
de D-ro Zamenhof) estas fondita, estas en la tuto maleraraj" ("Fundamenta
Krestomatio", p. 286).

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ