Idealismaj kontraudiroj de Zamenhof

    Homo sincera, Zamenhof ofte fiksadis diversajn mankojn de la nuna socia
ordo. Sed donante negativan kritikon por tiuj mankoj li ne kapablis fari
konkretajn pozitivajn proponojn por ilia forigo.
    Li volis, li celis doni socian valoron al siaj pensoj kaj paroloj. Dum
la II Internacia Kongreso Esperantista, (Geneve 1906 j.) li diris:
    "Senkolora oficiala parolo estus granda peko de mia flanko.
Mi venas al vi el lando, kie nun multaj milionoj da homoj
malfacile batalas pro libereco, pro la plej elementa homa libereco,
pro la rajtoj de homo".

    Sed la limigitaj konceptoj de esperantismo permesis al li paroli nur pri
unu el la sekvoj kaj tute ne pri la kauzo:
    "Krom la batalado pure politika, kiun ni esperantistoj ne povas tushi,
mi vidas en tiu lando bataladon inter la gentoj".
Zamenhof bone parolis pri:
    "Aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej
malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas
teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj".

    Sed li ne trovis vortojn necesajn por klarigi la motivojn, kial tiuj
mensogoj kaj kalumnioj estas dissemataj. Li atestas, ke:
    "Ni ne kredas, ke neutrala fundamento faros el la homoj anghelojn": .
kaj tamen li finas per esprimo de espero, ke tiu fundamento "forigos almenau
la grandan amason de tiuj bestajhoj kaj krimoj".

    Tamen ech tiu espero, malakceptanta nur la malbonon de la nuntempo,
estis malagrabla kaj neakceptebla por tiuj, kiuj venis al esperanto kun
aliaj malpli idealistaj ideoj kaj konceptoj. Ili solidarighis en sia rilato
al ideoj kun la cara registaro, persekutanta pro samaj konceptoj la
tolstojanismon.
    Tiuj personoj kaj inter ili la chefa - markizo de Beaufront - jezuito
kaj obskurantulo, siatempe insistis pri tio, ke per helpo de la "Deklaracio
pri Esperantismo", akceptita de la Bulonja Kongreso en la j. 1905, estu
malpermesataj chiuj "esperoj kaj revoj, kiujn tiu au alia esperantisto ligas
kun la esperantismo".
    Zamenhof volanta esti sincera - ne povis akcepti tiujn postulojn. Li
deklaris al la II Kongreso Esperantista: "Se nin, la unuajn batalantojn por
esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado chion idean, ni indigne
disshiros kaj bruligos chion, kion ni skribis por esperanto. Ni ekkrios: kun
tia esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj
praktika utiligo, ni volas havi nenion komunan".

    La samon li ripetis che la fino de sia parolado dum la III Universala
Kongreso de Esperanto (Cambridge 1907 j.).
    "Vivu Esperanto, sed antau chio vivu la celo kaj la interna ideo de la
esperantistaro, vivu la frateco de la popoloj, vivu chio, kio rompas la
murojn inter la gentoj".

    Ghis la fino de sia vivo mem Zamenhof suferis grandan batalon inter siaj
revoj - idealoj kaj la reala vivo.
    Li komprenis nesufichecon de siaj proponoj, sed li ne sciis kiamaniere
ilin vastigi kaj fortigi.
    Jam dum la mondmilito en "Alvoko dedichita al la eventuale okazonta
'Kongreso por neutrala homa religio' li projektis "starigon de neutrale-homa
etika regularo"
(E. Privat "Vivo de Zamenhof", London, 1920 j. p. 179).
    Eble en tiu regularo li estus pli vaste kaj pli klare disvolvinta siajn
soci-potitikajn idealojn.
    Tamen la morto veninta kaj longe daurinta Europa milito malhelpis al
realigo de tiu finplano de Zamenhof.

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ