Homaranismo

    Certe en sia "Deklaracio pri Homaranismo" (1913 j.) Zamenhof mem
konstatis, ke "esperantisma ideo prezentas nur nedifinitan fratecan senton
kaj esperon: kiujn naskas la rekontighado sur neutrala lingva fundamento"
...
    Sed li volis kredi ke la Lingvo Internacia jam kreis adeptojn pretajn
por alighi al iuj pli klare esprimitaj filozofie-etikaj principoj.
    La unua Universala Kongreso de esperanto sugestis al li penson ke:
    "Nun en Bulonjo sur Maro fakte komencighas en pli granda mezuro la
reciproka komprenighado kaj fratighado de la diverspopolaj membroj de la
homaro".

    Li volis kredi, ke esperanto kaj ghia interna ideo jam komencas unuigi
homaron en "unu rondo familia, char nun ni vidas antau ni grandegan nombron
da varmegaj amikoj de esperanto, kiuj reprezentas per si preskau chiujn
landojn de la tera globo, preskau chiujn naciojn, chiujn rangojn kaj klasojn
de la homoj".

    Tiuj vortoj estas fakta esprimo de la idealo de klas-paco. Eble en
limigita rondo de la unuaj esperantistoj, renkontantaj unu alian por unu
semajno sur neutrala tero de Universala Kongreso, tiu "klaspaco" ech estis
realigebla. Sed nature neniu lingvo, neniu interna ideo kapablas kaj
kapablos starigi tian klaspacon en ordinaraj kondichoj de homa kunvivado,
ekspluatado kaj laborado.
    Memorante la tagojn de Bulonja Kongreso Zamenhof post unu jaro
skribis: "La mirinda sukceso de la Bulonja Kongreso konvinkis la
iniciatorojn de la homaranismo, ke absoluta justeco, egaleco kaj frateco
inter la popoloj estas plene ebla".
("Homaranismo (Hilelismo)", Peterburgo,
1906, p. 5. )
    Tial anstatau nebula esperantismo li decidis fondi pli klare difinitan
filozofie-socian movadon "Homaranismon".
    Samloke (p. 6) Zamenhof klarigas la chefan celon kaj konvinkon de
homaranoj: "La homaranoj estas konvinkitaj ke chiu nacia au religia
shovinismo kaj chiu celado de unu gento regi super aliaj gentoj, kiel bazita
sur malvero kaj rajto de pugno, pli au malpli frue devas malaperi".

    Ankau en tiuj vortoj mankas kompreno por la fakto, au estas intence
prisilentita la fakto, ke por la malapero de shovinismo necesas premiso -
malapero de nuntempa socio, che kiu klasoj superaj premas kaj ekspluatas la
klasojn malsuperajn.
    La fundamenta esenco de la homaranismo estas esprimita en la I kaj II
punktoj de la "Deklaracio pri Homaranismo" de la j. 1913.
    "Mi rigardas la tutan homaron kiel unu familion, la dividitecon de la
homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj sentreligiajn
komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfelichoj",
kaj:
    "chian ofendadon au premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia
gento, alia lingvo, au alia religio, au alia socia klaso, ol mi, mi rigardas
kiel barbareco".

    Tre karakterize por Zamenhof estas, ke en la unua redakta formo de la
"Deklaracio" ("Dogmoj de Hilelismo" Peterburgo, 1906 p. 13-14. ) mankis la
vortoj "au alia socia klaso".
    En la intertempo de la jaroj 1906-13 la penso de Zamenhof lernis
konsideri gravecon de la socia problemo pri klasdiferenco.
    Sed, lerninte tion, Zamenhof ne volis kaj ne povis reesplori ghustecon
de siaj ideoj. Li metis la klasdiferencon apud diferencoj gentaj, lingvaj
kaj religiaj, kaj pensis ke chiuj malbonajhoj, rezultantaj el tiuj
diferencoj, estos solvataj per akcepto de lingvo komuna kaj de mondkoncepto
homaranista.
    Tiujn-chi ideojn Zamenhofajn, kiuj kapablus nur fushi realan komprenon
de la ekzistantaj soci-fortoj, necesas repushi plej energie.
    Kaj tamen kelkaj flankaj praktikaj konkludoj de Zamenhof,
rezultantaj el lia Dogmaro meritas aprobon kaj akcepton.
    En la kvara pukto de la "Deklaracio pri Homaranismo" (1913 j.) li
skribis: "chiu regno kaj chiu provinco devas porti nomon neutrale
geografian, sed ne la nomon de ia gento".

    Ghuste en Sovet-Unio, efektiviginta plej vastan liberecon por chiuj
nacioj kaj popoloj, tiu principo estas praktike enkondukita per la nomoj "
URSS, Nord-Okcidenta lando, Urala lando" k. t. p.
    Same la propono de Zamenhof en kvina punkto de la Deklaracio pri edukado
de infanoj en senshovinisma spirito - estas efektivigita ghuste en
Sovet-Unio per specialaj kursoj de tiel nomata "Internacia edukado". Ankau
en kelkaj aliaj landoj specialaj, starigitaj en lernejoj, kursoj pri "Ligo
de Nacioj" pretendas efektivigi tiun ideon de Zamenhof.
    En Sovet-Unio estis same akceptita la principa diferencigo de ideoj pri
"lingvo devena (gepatra)" kaj "lingvo persona (de chiutaga uzo)".

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ