Doktoro Chioscia

Estis iam malricha kamparano, nomata Kankro. Foje li sharghis charon per ligno, jungis du bovojn kaj veturis en la urbon. La lignon li vendis al doktoro. Kiam li venis por la mono, la doktoro sidis che la tablo. La kamparano vidis, ke li bone manghas kaj trinkas, kaj ekdeziris ankau farighi doktoro. Li staris momenton kaj fine demandis, chu li ankau ne povus farighi doktoro.

"Certe," diris la doktoro, "la afero estas facila."

"Kion mi devas fari?" demandis la kamparano.

"Unue achetu abocolibron, sed tian, sur kies unua pagho estas pentrita koko; due vendu vian charon kaj bovojn kaj achetu vestojn kaj la tutan doktoran ilaron; trie mendu pentritan signon: ‚Mi estas doktoro Chioscia’ kaj najlu ghin super via pordo."

La kamparano faris chion, kion oni konsilis al li. Li jam iom doktoris, sed ne tre multe, kiam oni shtelis de richa sinjoro monon. Oni rakontis al la sinjoro pri doktoro Chioscia, kiu loghas en tiu kaj tiu vilagho kai certe trovos la shtelintojn. La richulo ordonis jungi chevalojn, veturis en la vilaghon kaj haltis antau la signo.

"Chu vi estas la doktoro Chioscia?"

"Jes, mi," respondis la kamparano.

"Veturu kun mi kaj trovu la shtelitan monon."

"Bone, sed mi ne veturos sen mia edzino, Margenjo."

La sinjoro konsentis, prenis ilin ambau kaj ili forveturis kune. Kiam ili venis en la domon de la nobelulo, estis jam preta tagmangho, la sinjoro do invitis lin.

"Bone," li diris, "sed Margenjo eksidu kun ni."

Kiam unua servisto venis kun bele sharghita plado, la kamparano tushegis sian edzinon kaj diris:

"Margenjo, jen la unua," t. e. la unua plado. La servisto, kiu partoprenis en la shtelo, pensis, ke li volis diri: "Jen la unua shtelisto," ektimis kaj diris ekstere al siaj kolegoj:

"La doktoro scias chion, ve al ni: li diris, ke mi estas la unua."

La dua tute ne volis eniri, sed vole nevole li devis enporti la pladon. Ekvidinte ghin, la kamparano tushegis la edzinon kaj diris:

"Margenjo, jen la dua."

La servisto ektimis kaj tuj eliris. La tria ne estis pli felicha, la kamparano ree diris: "Margenjo, jen la tria."

La kvara alportis kovritan pladon, kaj la sinjoro diris: "Doktoro Chioscia, montru vian arton kaj divenu, kio estas tie."

Tie estis kankroj. La kamparano rigardis la pladon, ne sciante kion fari, kaj diris: "Ah, mi malfelicha kankro!"

Audinte tion, la sinjoro diris:

"Li tion scias, li do scias ankau, kiu havas mian monon."

La terurita servisto palpebrumis al la doktoro, ke li eliru kun li. Kiam ili estis en alia chambro, chiuj kvar konfesis, ke ili shtelis la monon; ili promesis redoni ghin kaj lin rekompenci, se li ilin ne perfidos, alie oni pendigos ilin.

Ili montris al li, kie ili kashis la monon. La doktoro, tre kontenta, revenis al la tablo kaj diris:

"Sinjoro, nun mi serchos en mia libro, kie la mono estas kashita."

La kvina servisto enrampis dume en la fornon por konvinkighi, chu la doktoro scias pli multe. La kamparano sidis, turnis kaj returnis la paghojn, serchante la kokon. Li ne povis ghin trovi kaj diris:

"Vi estas tie, vi devas eliri."

La servisto en la forno pensis, ke la doktoro parolis pri li, elsaltis terurita kaj ekkriis:

"Li scias chion."

La doktoro Chioscia montris al la sinjoro, kie estas la mono, sed ne diris, kiu shtelis, ricevis belan rekompencon de ambau flankoj, kaj farighis fama homo.

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ