Pensoj ne por raciuloj

Eterna disputo inter materiistoj kaj idealistoj ne havas grandan sencon.
Materio kaj Spirito estas du flankoj de unu Esto. Nek Materio povas ekzisti
sen Spirito, nek Spirito povas ekzisti sen Materio.

En Universo chio estas viva. Chiu atomo estas viva, char ghi movighas kaj
evoluas. Se ghi chesigus sian movadon, ghi tuj kolapsus kaj neniighus. Kaj
chiu atomo havas sian elementan konscion.

Dio estas "mio" au spirito de Universo, kaj nia "mio" estas dio de nia
korpo.

Kiel nia korpo estas parteto de Materio, tiel same nia spirito, nia "mio"
estas parteto de Dio. Ne serchu Dion ie en chielo, Li estas en vi mem, vi
estas Lia ero.

Antikvuloj sciis, ke homo estas modelo de tuta Universo, tial ili nomis
homon - Mikrokosmo.

Sciencistoj konstatis, ke cerbo de averagha homo funkcias je 5% au ech
malpli. Nia korpo konsistas el trilionoj da cheletoj, kiuj ne obeas nian
konscion. Plimulto da cheletoj ankorau trovighas en inerta, letargia stato.
Kiam homo komencos koni sin mem, pli kaj pli da cheletoj vekighos kaj obeos
lin. Tia ideala homo estos tre bela, li scios preskau chion kaj vivos tiel
longe kiel li volas. Vekado de homaj supereblecoj estos chefa direkto de
plua evoluo de nia civilizo. (Kaj pri tio jam dum jarmiloj okupighas la tiom
primokata jogo)

Kio estas Religio? Ghi ekzistas che chiuj popoloj, do ghi ne povas esti
sensenca. Religio estas "re-ligo", tio estas ligo inter Materia kaj Spirita
mondoj. Materia scienco okupighas pri fizika mondo. Religio estas scienco
pri alia mondo, Spirita.

Chiu Religio naskighis kiel sperto de iu tre sagha Homo: Kristo, Budho au
alia. Sed poste malsaghaj sekvantoj idoligis la fondintojn, elpensis
diversajn dogmojn. Tiel chiu relighio shtonighis, ighis ne helpanta sed
malhelpanta serchi la Veron.

Nuntempaj religioj estas nur formo sen enhavo. Ili havas nebulajn rememorojn
pri la fondinto, sed  konservis nur malmulton el lia origina doktrino.
Kristanoj estas plej multnombra religio. Sed chu kristanoj scias, ke Kristo
instruis pri reenkarnighoj kaj ke liaj instruoj plene koincidas kun tiuj de
Budho? Chiuj Spirituloj chiam instruas la samon, char Vero estas unusola.
Malkleraj kristanaj pastroj, servantoj de Mallumo, faris chion por neniigi
au kripligi vortojn de Jesuo.

Zamenhof estis klera persono. Li sentis, ke chiuj tradiciaj religioj ne
estas veraj, ili nur disigas kaj intermalamikigas popolojn. Tio dauras ghis
nun: rimarku, ke plej fruriozaj konfliktoj okazas inter diversreligianoj:
izraelanoj-araboj, serboj-bosnianoj, chechenoj-rusoj,
armenoj-azerbajghananoj, Hindio-Pakistano, ktp.

Sed Zamenhof sentis ankau, ke vera Religio devas ekzisti. Komuna lingvo per
si mem ne interpacigos homojn. Li provis krei tutmondan Religion sub nomo
Homaranismo (Komence li provis krei novan religion speciale por judoj -
Hilelismon, sed sensukcese). Lia intenco meritas plej laudan pritakson, sed
similmaniere novaj religioj ne naskighas.

Vera Religio ekzistis chiam, sub diversaj nomoj. Ghin sciis Lemurianoj kaj
Atlantoj, ghin memoris egiptaj hierofantoj. Poste vera Religio estis nomata
ezoterismo, okultismo, teozofio kaj alimaniere. Dum malluma epoko pro
lernado de vera Religio oni povis esti forbruligita, sed nun chiu povas ghin
lerni. Kaj ju pli ghi disvastighos, des pli rapide venos nova, luma epoko.

Pli kaj pli da spirite kleraj homoj lernos Esperanton. Pli kaj pli da
valoraj libroj aperos en nia lingvo. Mi volas turni vian atenton pri
E-lingvaj libroj kaj revuoj de Brazila Spiritisma Asocio kaj Dana
Martinus-Instituto, ili shajnas al mi tre gravaj.

Komuna por chiuj lingvo - Esperanto - ludos treege gravan rolon en
disvastigado de plej gravaj scioj - la scioj pri Universo, pri Homo, pri
senco de vivo, pri unuiganta nin chiujn Amo. (03.02.99)

N.G.

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ