Kiu kreas Inferneton?

Nia forumo konsistas ekskluzive el mesaghoj. Mesaghoj estas skribitaj
pensoj. Do, la tuta forumo estas nenio pli ol pensoj. Ghi estas kvazau
modelo de Astrala Mondo. Chi tie renkontighas nur niaj animoj, sed ne
korpoj, kiel en Fizika Mondo. Chio korpa, chio fizika ne estas grava en nia
forumo. Multaj forumanoj estas tre spertaj kaj havas grandajn meritojn antau
E-movado (s-ro Simono ech kompilis specialan liston de niaj eminentuloj,
kvazau mi intencas iel nei iliajn laborojn), sed kredu, en tia pure
psikologia afero kiel nia forumo tio ne ludas tre gravan rolon. Ech se ili
estus Nobel-laureatoj! Chi tie gravas nur unu afero: kiel la homo influas al
la forumo, kiajn pensojn li skribas en ghi - bonajn au malbonajn. En nia
virtuala forumo, VORTO estas AGO. Bedaurinde, pluraj niaj raciuloj-spertuloj
estas tre netoleremaj kaj havas kutimon skribi kritikon kaj insultojn pri
aliaj homoj. Ili kutimas VORTI, do AGI malbone. En tio estas kerno de la
problemo.

Se eblus, mi malpermesus skribi respondojn al mesaghoj. Chiu konsentos, ke
fremda ideo plejofte shajnas al oni stranga kaj stulta (char ghi naskighis
ne en onia cerbo). Kaj kiam oni legas diversajn mesaghojn, onia mano jukas
por tuj skribi "spritan" respondon, primoki la homon, refuti la ideon kaj
nomi ghin sensenca. Tute ne gravas, chu la originala ideo estas vere stulta
au ne. En chiu okazo, ghi havas rajton je ekzisto. Chia mesagho, se ghi
ofendas neniun, estas pozitiva. Kontraue, chia mesagho, kiu kritikas,
primokas au insultas iun, estas negativa. Malbonaj pensoj, kiujn preskau
konstante elradias niaj "spertuloj", kreas treege malbonan auron de nia
forumo, paralizas ghin, naskas malkonkordon kaj timon paroli. Tiel oni kreas
el Interneto - "Inferneton" (chi-vorton elpensis mia edzino).

Kruela rilato al novuloj estas kutima afero en prizono au armeo (rusoj nomas
tion: avismo). Bedaurinde, avismo cheestas ankau en nia forumo, kio atestas
pri ghia malsaneco. En Esperantio tiajhoj ne estas tolereblaj. Se niaj
insultemaj spertuloj havus pli grandan koron, ili estus pli gastamaj kaj
rilatus tre afable al CHIU nov-venanto, ech se li estas erarema komencanto.
Des pli ili devus ghoji, kiam en la forumon venas sperta, klarmensa
esperantisto kun aro da propraj originalaj ideoj. Chu miaj ideoj estas
ghustaj au ne - tio estas alia temo. Chiuj miaj mesaghoj estas pozitivaj,
kaj tre multaj homoj legas ilin kun intereso (ech vi). Se vi havas tempon
kaj deziron, vi povas ilin analizi kaj bonintence kritiki; sed senargumente
nomi CHIUJN miajn ideojn "stultaj" povas nur tro granda fierulo. Pri multaj
tushitaj temoj kun mi samopinias multaj saghaj kaj eminentaj esperantistoj.
Multajn miajn ideojn jam konfirmis au iam konfirmos praktiko. Mi ne volas
paroli pri miaj iamaj "meritoj", char tio havas nenian signifon chi tie.
Gravas nur tio, kion mi skribas NUN kaj CHI TIE.

Mi ankorau foje proponas: ni kunvivu amike! Kondutu samideanece, chesu
kritiki aliajn bonajn esperantistojn. Mi scias, ke mi influas al la forumo
pozitive, char mi donacas al vi multe da ideoj kaj ghis nun mi ofendis kaj
insultis neniun! Same Gijhermo el Chilio estas modela esperantisto, kiu
influas tre pozitive. Li agadas lau "interna ideo" kaj chiam alvokas al amo
kaj toleremo. Sed vi, "avoj", malamas lin kaj penas forpeli! Pro via krudeco
nia forumo ne povas evolui, char neniu normala homo deziros esti apud vi.
Kiel mi povas inviti homojn al Inferneto? Vi detruos chian mian penadon!
Kruduloj, kritikantoj, skandalistoj estas chefa problemo de nia forumo. Chu
ili iam ellernos silenti, kiam ili havas nenion pozitivan por diri? De tio
dependas estonteco de <s.c.e.>... Mi havas tre multe da temoj por priparoli,
sed, bedaurinde, estas devigita skribi abocajn lecionojn pri psikologio.

Aforismo de la tago:
Neniu estas tiom sagha, ke li rajtu nomi alian homon stulta. (20.02.99)

N.G.

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ