Kiel Mallumo batalas kontrau Esperanto

Mi kredas pri mallumaj fortoj, kiuj furioze batalas por pereigi Teron.
Triumfo de Esperanto signifus gravan malvenkon por ili. Tial la Mallumo
konstante batalas kontrau enkonduko de la internacia lingvo, uzante
diversajn metodojn.
Kiam Esperanto jhus naskighis, ghi akiris multe da adeptoj. Chefa metodo de
batalo kontrau ghi komence estis kalumnio. Oni elpensis, kvazau Esperanto
estas lingvo de judoj, inventita por regi la mondon. Chiu esperantisto
scias, ke tio ne estas vero. Zamenhof ne estis cionisto, li estis vera
Homarano, kaj Esperanto chiam estis internaciisma.
Do, kalumnio ne multe helpis. Tiam oni elektis alian metodon: reformismon,
por detrui Esperanton elinterne. Aperis Ido kaj aliaj lingvoprojektoj. Lui
de Beaufront perfidis Zamenhofon (chiu Kristo havas sian Judason). Multaj
esperantistoj ekhezitis kaj foriris. Tamen Esperanto restis viva kaj plu
kreskis.
Hitler kaj Stalin provis fizike neniigi chiujn esperantistojn. Sed ili
konservighis en aliaj landoj, kaj post la mondmilito Esperanto-movado denove
komencis kreski. Aperis demando: kion fari?
Mensogo pri "juda elpensajho" plu ne efikis. Reformoj, rompantaj la lingvon,
ne havus shancon, char esperantistoj estus firme kontrau ili. Tiam estis
elektitaj aliaj manieroj de kontraubatalo. Ili estas: senideeco, dogmismo
kaj sekteco.
Esperanto chiam kreskis kaj prosperis dank'al sia "interna ideo". La revo
pri tutmonda frateco - ghi estis tio, kio chiam allogis homojn kaj devigis
multajn dedichi al Esperanto sian vivon. Esperanto sen tiu "interna ideo" ne
havas sencon, ghin neniu bezonus. Do, mallumuloj decidis neadi ekziston de
ghi. Disvastighis opinio, ke Esperanto estas nur instrumento por hobio, por
kolektadi boteletikedojn au samseksami. Senigita de sia animo, Esperanto
komencis vegeti, vivi por si mem.
Chiu lingvo, vivante, shanghighas. Estis faritaj chiaj provoj, por ke
Esperanto restu senshangha, shtonighinta. En gramatiko aperis multe da
malpermesoj. Aperis netusheblaj ne tre sukcesaj vortoj.
Oni komencis konstrui murojn inter esperantistoj kaj aliaj homoj. Anstatau
esti unuigilo de chiuj homoj, esperanto farighis disigilo, preskau nacia
lingvo. Propagando de Esperanto ne estas salutata, alveno de freshaj homoj -
nedezirata. Kongresoj, kiuj okazas, estas pure en esperanto, por ke
eksteruloj ne interesighu pri ili. La Mallumo preskau atingis sian celon:
Esperanto farighis izolita sekto de "stranguloj".
Ankau nun, kiel antau 100 jaroj, al Esperanto venadas homoj, kiuj revas pri
felicha estonteco de la homaro; sed, konatighinte kun neeltenebla atmosfero
en nuntempa movado, ili plejparte foriras.
Do, mi volas demandi: kiu volas shanghi tiun chi situacion? Eldiru vian
opinion, kaj ni kune ellaboros novajn agadmanierojn. (23.01.99)

N.G.

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ