Tri ideoj por eniri novan epokon

Homo, kiu estas preta eniri la Novan Epokon, akceptas tri jenajn ideojn:
- la ideon pri pasintaj civilizoj sur Tero. Serchoj kaj studoj de
senantaujughaj sciencistoj malkovros mirindajn faktojn pri nia pasinteco.
Oni ekscios, ke antikvaj homoj tute ne estis primitivuloj similaj al tiuj el
multfilmo pri Flinstones. Homoj, vivintaj antau dekoj kaj centoj da
jarmiloj, parolis richan lingvon, havis vastajn sciojn pri leghoj de naturo,
majstris belegan arton kaj estis multe pli humanaj ol ni.
- la ideon pri astrala kaj mentala mondoj, pri homa animo kaj spirito, pri
reenkarnighado kaj karmo. Oni studos fizikajn ecojn de pensoj kaj ties
influon al chio chirkaua.
- la ideon pri ekzisto de multegaj civilizoj en Universo kaj pri Kosma
Hierarhhio. Oni agnoskos cheeston de Kosmaj Hierarhhoj sur Tero kaj establos
kunlaboron kun niaj Pli Aghaj Fratoj.
Chiu religio ekde sia apero agnoskis chiujn tiujn gravegajn ideojn. Kaj chiu
religio, dank'al al malkleraj pastroj, poste malakceptis ilin kaj ech kruele
persekutadis tiujn, kiuj kredis je ili.
Ni vivas en pli bona tempo, kiam religio jam ne dominas kaj chiu homo povas
libere kredi je kio li volas. Pri chiuj demandoj ni konsultas ne religion,
sed sciencon. Tamen ankau scienco povas esti same dogmema, kiel religio.
Estis tempo, kiam sciencistoj ne kredis pri falado de meteoritoj au pri
ekzisto de genoj. Chiu genia malkovro, kiel ekzemple relativec-teorio de
Einstein, estis komence mokata kaj nomata freneza. Tial ankau la menciitaj
urghe akceptendaj ideoj ofte renkontas mokojn kaj ridegon de stultuloj.
Pluan evoluon de scienco kaj de tuta homaro bremsas triobla izoleco de nia
civilizo: izoleco for de ghia pasinteco; izoleco for de spirita mondo;
izoleco for de kosma racio. Kiam la homoj povos rompi tiujn izolecojn,
komencighos Nova Epoko en historio - epoko de paca progresado al Dio.

PER ASPERA AD ASTRA. (12.09.99)

N.G.

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ