Timo kaj kolero

"...Penu transigi viajn rilatojn kun homoj el rubo de etajhoj kaj
konvenciajhoj en fajron de Eterno. Serchu chiujn eblojn eniri en ties
pozicion, kun kiu vi komunikighas. Kaj vi chiam trovos, kiel vi rompu
antaujughojn, absurde starantajn inter homoj, kaj trairu en templon de alies
koro. En vi trovu floron de amo kaj jhetu ghin sub ties piedojn, kun kiu vi
parolas. Kaj nur en maloftaj okazoj la renkontoj kun absolute malbonaj homoj
restos sen venko de via amo.
Ekpensu, kio estas timo. En homo ghi neniam loghas sola, sed chiam ghin
chirkauas tuta svarmo da fisentoj, ne malpli putrigantaj spiritan mondon de
la homo, ol timo mem. Timo infektas ne nur la homon mem, ghi plenigas tutan
atmosferon chirkau li per fajnegaj vibroj, chiu el kiuj estas pli venena ol
kobro.
Homoj, pelataj sur tero de timo, ne estas plenvaloraj homaj estajhoj.
Konstrui grandajn ajhojn, krei Vivon ili ne povas.
Se vi ne povas deteni vin de larmoj, do kion vi povas fari por utilo de
aliuj? Por esti al iu utila, necesas tuta pura volo de homo kaj tia lia amo,
kie li devas forgesi pri si kaj agi, agi, agi, klare vidante antau si nur
tiujn, por kiuj li volas labori. Sed vidi, kiel necesas ghuste agi, povas
nur tiuj okuloj, kiuj perdis kapablon plori. Chiu, kiu ploras che batoj de
vivo, detruas per sia malekvilibro tutan atmosferon chirkau si. Detrui ghin
estas facile, sed rekrei trankvilon en kaj chirkau si - tre malfacile. Kaj
ech tiam, kiam ploranto mem jam trankvilighis, li ankorau longe estos
elstrekita el listo de fortoj, kreantaj tagon de Universo.
(Al larmoj, malghojo kaj timo la Spiritaj Instruistoj de Hindio estas
nepacigeblaj. Ili alvokas: "Kiam venas tio, kion homoj nomas malfelicho, oni
devas firme teni standardon de Eterno en manoj". Kaj nur unu escepton faras
ili - por larmoj de ghojo, char, lau antikva maksimo: "Larmoj de ghojo estas
vino de Dio")
Kompati antau chio signifas - esti firma. Kaj amo, indulgo kaj defendo tute
ne chiam estas karesa, aprobanta vocho. Ghi estas ankau mallaudo, ghi estas
ankau bato de amanta mano, se ghi vidas, kiel falas spirito de la homo...
Ne senesperighu, ne opiniu vin senforta en iuj momentoj, kiam vi staras
antau malghojo kaj malfirmeco de homo kaj pensas, ke vi ne povas al li
helpi. Ne ekzistas tiaj situacioj, kiam pura amo kaj vera kompato estus
senfortaj. Vere, ne chiam viaj puraj fortoj rivelighas kiel tuja ekstera
helpo al la renkontito. Sed ju pli altaj estos viaj abnegacio kaj ghojo, des
pli rapide, simple, facile forighos de li la sorcho de malbono.
Memoru: malbono neniam vin tushos dum vin ne tushas timo, malfideleco kaj
mensogo. Malbono ne toleras atmosferon de pureco, kaj ghi fughas de ghi...
Homo, ne scipovanta esti sinjoro de si mem kaj chiam travivanta paroksismojn
de incitigho, atakojn de rabio kaj turmentojn de envio, ne estas homo. Li
estas nur antaupordejo de homa stadio, dupieda animalo.
Pura estajho, renkontante homon, kutiman vivi en sendisciplinaj nervoj, en
incitaj ekkrioj kaj konstanta kolerighemo, suferas ne malpli, ol renkontante
leprulon..." (13.04.99)

(El "Scienco pri Ghojo")

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ