Sektismo

Nia ideo estas tre simpla. Chiu homo, kiu volas paroli kun homo de alia
nacio kaj ne scias lian lingvon, povas uzi simplan internacian lingvon
Esperanto. Tiu ideo estas des pli aktuala nun, kiam Interneto teknike
unuigis homojn, loghantajn je miloj da kilometroj unu de la alia. Praktike,
Esperanto signifas revolucion, kiu povas nerekoneble shanghi politikan kaj
kulturan bildon de la mondo.

"Tuta cento da plej grandaj inventoj ne faros en la vivo de la homaro tian
grandan kaj valoran revolucion, kiun faros la enkonduko de neutrala
internacia lingvo". - L.Zamenhof.

Kial do tiu ideo nur vegetas en la Reto kaj disvastighas tre malrapide? Nur
esperantistoj - pli ghuste, kelkaj individuoj - respondecas pro tio.
Neesperantistoj ne prezentas ian ajn konscian rezistantan forton. Plejmulto
da neesperantistoj ne estas kontrau Esperanto, char ili simple ne estas
informitaj. Demandite pri ebla internacia lingvo, publiko donas diversajn
plej amuzajn opiniojn. Do, oni devas simple informi chiujn homojn pri
Esperanto. Kiu faras tion, tiu helpas al unuecigo de la homaro, do
pliproksimigas epokon de paco sur la tero.

Partoprenantoj de soc.culture.esperanto povus konsiderinde helpi al
popularigo de Esperanto inter ret-uzantoj. Oni povas fari tion, komencante
diskutojn pri Esperanto en aliaj nacilingvaj forumoj. Tute ne necesas timi,
ke tio iel ridindigos Esperanton; la ideo estas tiom bona kaj grava, ke ghi
absolute ne povas ridindighi, ech se la popularigadon entreprenos iu erarema
komencanto. Kutime la argumenton pri "ridindigo" uzas kashaj malamikoj de
Esperanto, kiuj ne volas diskonigi la internacian lingvon. Chiu ajn
esperantisto povas utile diskonigi Esperanton, por tio tute ne necesas esti
diplomita specialisto au ricevi permeson de iu ajn. Sed iuj "samideanoj"
deziras eterne kashi ghin en iu malluma angulo. Ne montri ghin al aliaj, ne
iri gaste al aliaj homoj - jen unu flanko de E-sektismo.

Alia flanko de la E-sektismo estas ne akcepti "gastojn", forpeli
neesperantistojn el chiu E-grupo. Hodiau ni eksciis, per kiaj manieroj la
"regho de la SCE-a mallumo" faris chi tiun forumon unulingva, forpelis
chiujn interesighantojn. Li simple reafishis chiujn ne-Esperantajn
mesaghojn, postulante tradukon. Tio estas ekstreme malghentila konduto.
Eblas imagi, kion travivis tiujn malfelichuloj. Plimulto da homoj estas
facile vundeblaj. Varmigi koron de homoj, allogi kaj interesigi ilin pri
Esperanto estas malfacile, sed ofendi, forpushi kaj fari malbonegan impreson
pri ghi estas treege facile. Sendube, tiuj homoj ne plu deziras ech audi pri
Esperanto, opiniante ghin "lingvo de insultemaj ekstremistoj".

Iuj esperantistoj ne deziras disvastigon de Esperanto, char nur en mallargha
rondeto da samlingvanoj ili sentas sin autoritatuloj. E-mondo estas tiom
malgranda, ke chiu elokventa kreteno kaj chiu lerta fripono shajnas saghuloj
kaj simple neanstataueblaj movadestroj. Ili konstruis sian malluman
hierarhhion, kaj gardas ghin kontrau chiuj novalvenintoj. Eble, tio estas
unu el chefaj kauzoj de malrapida disvastigho de Esperanto.

Kiuj el ni efektive volas helpi al la homaro kaj ne eterne babilachi, devas
kiom-ajn-koste venki la sektemajn, izolismajn kretenojn kaj kanajlojn, iri
kun nia revolucia ideo al homoj, gastame akcepti ilin chi tie (ne altrudante
Esperanton p

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ