Pri unu artikolo de Ziko

Che http://www-city.europeonline.com/home/zsiko/doku.htm trovighas artikolo
de Ziko M. Sikosek "For la esperantan sektismon!".

Kritikante la tradician esperantistan ideologion, Ziko (autoro de "Esperanto
sen mitoj") ironie citas: "Grandaj ideoj ja chiam havis malfacilan starton.
Sed kiel aliaj inventoj kiel la libropresado, la telefono, la automobilo
ktp., tiel ankau Esperanto iam fine glore venkos".
Ekzistas unu tre granda diferenco inter libropresado, telefono, automobilo
ktp kaj Esperanto. Chiuj teknikaj inventajhoj estas morale neutralaj. Oni
povas ilin uzi kaj por bono, kaj por malbono. Tial neniu kontrauas teknikajn
novajhojn, kaj ili rapide eniras nian vivon. Esperanton, se ghi estos
akceptita kiel monda lingvo, estos malfacile (se entute eble) uzi por
malbono. Tial ghia disvastigho renkontas egan reziston de mallumaj fortoj.

Ziko: "Oni chiam misfidu, kiam grupo kredas ke ghi scias la simplajn solvojn
sed ne la stulta homaro!".
Misa aserto. La homaro en sia maso, bedaurinde, vere estas stulta. Ghustajn
solvojn de iuj problemoj efektive scias ne la maso, sed iuj grupoj de homoj
(ekzemple, esperantistoj, vegetaranoj, kosmologianoj ktp).

"La plimulto de la esperantistoj ne tiom estas amikoj de instrumento por
internacia komunikado kiom anoj de "interna ideo". Tiel la lingvo ricevas
"altan emocian valoron" kaj farighas celo per/por si mem."
Chio renversita piedojn supren. Se esperantistoj shatus Esperanton nur kiel
instrumenton por internacia komunikado, en tiu okazo ni povus diri, ke la
lingvo farighas celo por si mem. Envere la plej bonaj esperantistoj aspiras
ne simplan interkomunikadon (kiu povas esti ech malamika), sed amikecon pere
de Esperanto. Ghuste paco kaj frateco devas esti celo de la komunikado! Tial
la adeptoj de la "Interna ideo" estas pli pravaj, ol simplaj "lingvanoj".

"Strebi dum jardekoj al celo, kiu ne proksimighas, tio estas tre
seniluziiga. Homoj, kiuj jam kiel junuloj lernis Esperanton, maljunaghe
mortis nevidante "finan venkon"."
Ekzistas konata fablo pri maljunulo, plantanta arbidon. Li ne vidos fruktojn
de tiu arbo, sed liaj gefiloj au genepoj vidos. Tiel ankau ni.

Ziko kulpigas la "ideanojn" pri sektismo kaj netoleremo, sed envere lia
artikolo estas netolerema atako kontrau plej valora, kio estas en Esperanto.

En alia artikolo ("Ideoj kaj idealoj") Ziko skribas: "Miaj idealoj fontas
i.a. en la angla kaj franca racionalismo, germana klasiko kaj
social-liberalismo; la ideoj de Zamenhof, kun kiuj mi konatigxis nur
malfrue, ne apartenas al tiuj fontoj. Krome mi ne estas idealisto, sed
preferas Feuerbach-on al Kant kaj Hegel.". El tio vi povas mem diveni, al
kiu hom-tipo apartenas Ziko.
Materialisto vidas en homo nur korpon, sed ne animon; kaj en Esperanto li
vidas nur lingvon, sed ne ideon. Senkoraj raciuloj uzas Esperanton, sed ne
por tiu celo, por kiu ghi estas kreita; ne povante kompreni tiun celon, ili
penadas tute nei ghin. Se esperantistoj auskultus iliajn sugestojn,
Esperanto perdos chian allogon por bonaj homoj kaj pereus... (17.09.99)

N.G.

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ