Pri futura scienco

Chio ekzistanta estas materia. Sed oni devas kompreni materion pli larghe ol
kutime. Scienco jam delonge studas fenomenojn nevideblajn por okulo. Ghi
iros pluen kaj eksperimente pruvos ekziston de pli fajnaj specoj de materio.
Oni faros fotojn de nevideblaj elradiadoj de metaloj, plantoj, animaloj kaj
homo. Lumantaj fishoj ne estas miraklo. Ne estas miraklo ankau lumado de
homa organismo. Oni scias, ke cerbo estas biohhemia elektrobaterio; futura
scienco studos kaj fotos ghiajn elradiadojn. Poste oni eltrovos eblecon foti
pensojn. En estontaj lernejoj oni lernos klare pensi, kontrolante intensecon
de pensoformoj sur speciala ekrano. Oni fotos nimbon, kiun elradias kapo de
streche pensanta homo. Oni pruvos, ke cerbo eligas specifajn
elektromagnetajn ondojn, kiuj estas kapteblaj de alia homo kaj ech de
aparatoj. Oni sukcesos registri songhojn, science analizi ilin kaj revoki
ilin, konscie agante en la songha mondo kaj tiel trovante respondojn al
chiutagaj problemoj, pri estontaj eventoj ktp. Per specialaj fotoaparatoj
oni konstatos ekziston de astrala korpo kaj pluekziston de homa konscio post
tiel nomata korpo. Oni establos fidindan kontakton inter enkorpaj kaj
elkarnighintaj homoj. La forpasontoj konos siajn estontajn cirkonstancojn,
ech povos kontakti kun siaj estontaj senkorpaj kunuloj, kaj la morto ne plu
estos tragedio. La limo inter videbla kaj nevidebla mondoj estos forvishita.
Spiritaj fenomenoj perdos sian "mistikecon" kaj trovos sian lokon en fizika
scienco. Futura scienco plenumos taskon, pri kiu fiaskis religio, - ghi
unuigos du mondojn kaj pruvos, ke morto ne ekzistas. Oni studos fajnan
substancon de nervoj kaj energiajn centrojn de homo. Oni lernos veki
dormantajn kapablojn de homo. Nunaj homoj uzas sian cerban potencialon nur
je kelk procentoj. Nur en minutoj de nerva ekscitigho la cerbo funkcias
iomete pli produktive, kaj ni nomas tion - inspiro! Estonte, la stato de
ghojo kaj inspiro estos naturaj kaj konstantaj statoj. Pere de hipnota
sugestado eblos forigi chiajn malbonajn kutimojn, krimemon kaj kuraci chiujn
malsanojn. Oni lernos veki memoron pri antauaj ekzistadoj. Kelkaj diras:
miraklo. Mirakloj ne ekzistas. Chio, kion homoj nomas miraklo, estas ankorau
ne konkeritaj shtupoj de scio. Nur profanoj pensas, ke senlimeco de Universo
kaj senfineco de Materio oni povas lokigi en nuntempaj sciencaj paradigmoj.
La homaro iras al novaj malkovroj, kiuj faros grandan revolucion en scienco
kaj en tuta vivmaniero. Nenio estas mistika au supernatura. Estas nur jam
esploritaj kaj ankorau ne esploritaj regionoj de scio. Kiu neas ekziston de
neesploritaj regionoj, tiu bremsas la esploradon. Neado de iuj homoj, kiuj
nomas sin raciuloj, estas chefa baro al la progreso de scienco. (20.10.99)

N.G.

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ