Nova Epoko kaj Oktobra revolucio

Pri Nova Epoko la homaro revas jam dum pluraj jarcentoj. Plej sagacaj
pensuloj antaudiris ghian alvenon kaj ech provis diveni ghiajn trajtojn.
Bedaurinde, aperis ankau movadoj, kiuj decidis perforte pliproksimigi
estighon de "surtera paradizo". Mi parolas pri komunista movado. Entute, la
ideo pri Komunismo - estonta socia ordo, kie chiuj havajhoj estos komunaj
kaj kie chiuj homoj vivos kiel anoj de unu granda familio - estas ghusta.
Sed al Komunismo oni povas movighi nur pliperfektigante "internan homon".
Dum homoj restas malamikemaj kaj stultaj, eblas nenia Komunismo. Chiuj
provoj konstrui ghin, produktante abundon da industriaj varoj, fiaskos. Kaj
kontraue, se homoj sukcesus plibonigi sian animon, tiam Komunismo povus veni
ech meze de materia malricheco. Tio estas chefa leciono, kiun ni povas tiri
el moderna historio de Rusio. Bolshevikoj plejnombre sincere volis bonon,
sed ili malatentis "internan homon" kaj okupighis nur pri materia flanko de
la problemo. Entute, la terura civitana milito estis milito inter "senkoraj
raciuloj" (bolshevikoj) kaj "koraj senraciuloj" (adeptoj de malnova,
religiema vivmaniero). La "raciuloj", kiuj "ekkuiris la tutan kachon",
venkis, sed ili, nature, ne povis konstrui "paradizon". La rezulto de ilia
regado estis chefe "surtera infero" (reprezalioj, koncentrejoj ktp). Spite
al lautaj deklaroj, Oktobra revolucio ne komencis Novan Epokon, char oni ne
akceptis la ideojn, pri kiuj mi skribis pli frue. Sovetunio povus farighi
gvidanto de la mondo, se ghin regus koraj raciuloj, se ghi akceptus
konsilojn de Kosma Hierarhhio. Estigi kunlaboron inter Shambala kaj nova
Rusio estis misio de Nikolai Roerich, kiu speciale veturis al Moskvo en
1926. Bedaurinde, Lenin, kiu sciis pri Shambala, jam estis mortinta, kaj
liaj posteuloj renkontis la proponon pri kunlaboro malvarme kaj iuj ech
malamike. (Estis ech provo aresti Roerich'ojn dum ilia revenado al
Himalajoj). Mesagho de Mahatmoj, en kiuj Ili rekomendas reorienti chefan
atenton al edukado de koro, restis sen respondo. Sovetunio ekiris pure
materiisman vojon. Nature, la konstruado de Komunismo fare de senkoraj
raciuloj ne povis ne fiaski. Sed la revo pri Nova Epoko - kiel ajn ni nomu
ghin - ne povas morti. Komunistoj ne havas ghustajn ideojn pri Komunismo,
sed aliaj movadoj, aliaj grupoj da homoj daurigas movi la homaron al tiu
altega celo. Unu el tiaj grupoj estas ni, esperantistoj. Esperantistoj devas
konscii, ke ilia chefa celo estas pliproksimigi la Novan Epokon, kaj
Esperanto estas nur unu el instrumentoj por tio. E-movado devas laueble pli
multe kunlabori kun aliaj progresivaj movadoj. La tutan aron de progresivaj
movadoj mi emus nomi Homaranismo, kaj tiam esperantismo estos konsiderebla
nur kiel ties lingva sekcio. (17.09.99)

N.G.

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ