La legho de Karmo

"La Doktrino de Agni-Jogo, estante kulmino de la teosofio, donita en la
pasinta jarcento pere de Je.P.Blavatskaja, postulas de studantoj, antau
chio, ellernon de du bazaj leghoj, kiuj kushas en fundamento de chiuj
grandaj religioj, nome: la legho de Karmo (la legho pri kauzo kaj sekvo) kaj
legho de Reenkarnigho.
Ambau chi leghoj ekzistis dum unuaj jarcentoj ankau en kristana religio kaj
estis abolitaj de malkleraj episkopoj pro tute senbazaj konsideroj nur en la
sesa jarcento dum la Konstantinopola kongreso.
La legho de Karmo diras: "Ne ekzistas fenomeno sen kauzo, kaj kia estas la
kauzo, tia estas la sekvo". "Karmo" estas sanskrita vorto, kiu signifas
"ago". Agoj de homoj estas kauzoj, neeviteble portantaj sekvojn, kiuj,
siavice, farighas kauzoj por pluaj sekvoj. Tiamaniere, la vivo de homo, liaj
sukcesoj kaj malsukcesoj, felichoj kaj malfelichoj estas kondichataj de
senfinaj chenoj da kauzoj kaj sekvoj, de li mem kreitaj. La homaj agoj kiel
sekvoj kvazau revenas al la farinto: malbono, kauzita al aliaj, revenas en
formoj de malfelichoj, kaj bono - en formo de sukceso, felicho; kion oni
semis, tion oni rikoltas.
La legho pri reenkarnigho estas unu el la plej antikvaj veroj, kiujn la
homaro iam ajn posedis. Enhavo de tiu chi legho koncize estas jena:
Naskigho de homo ne estas komenco de ekzisto de la naskighinto, same kiel
morto ne estas fino de ekzisto de la mortinto. Tiu homa vivo, kiu okazas
antau niaj okuloj kaj dauras meznombre 50, 60, 70 jarojn, ne estas tuta vivo
de la homo, sed nur malgranda fragmento de lia senfina vivo - fragmento,
okazanta en kondichoj de la fizika, solida mondo. Krom tiu chi kruda fizika
mondo, ekzistas gradaro da aliaj mondoj, kie materio estas multe pli fajna,
malpeza kaj lau siaj ecoj proksimighas al kategorio de energioj au, uzante
terminologion de moderna fiziko, al kategorio de  k a m p o. Kiam la homo
mortas, li foriras en tiujn fajnajn mondojn, por de  tie denove reveni al
Tero, kaj tiel - multajn centojn kaj pli da fojoj. Sed kun chiu nova
enkarnigho sur Tero la homo akiras novan sperton, disvolvighas kaj
perfektighas, char la legho de Karmo, premianta kaj punanta, estas lia
konstanta instruisto...
La homo, kiu scias la leghojn de Karmo kaj Reenkarnigho, konscias
respondecon pri chiu sia ago, vorto kaj penso; liaj agoj kaj vortoj estas
diktataj de zorgemo, kiel ne kauzi suferojn al alia homo, char li scias, ke
chiu bono au malbono, kiun ni faras al aliaj, lau la neevitebla kosma legho
revenas al ni mem - se ne en tiu chi vivo, do en estonta..." (02.04.99)

El libro de A.Klizovskij "Kio estas Agni-Jogo"

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ