Autoraj rajtoj

Autoraj rajtoj. Fakte, mi neniam komprenis ilin. "Autoraj rajtoj" estas
elpensajho de kapitalistoj. Kapitalismo estas socia ordo, kiu bazighas sur
kapitalo. En kapitalismo chiu strebas chiamaniere eltiri monon el alia homo.
En kapitalismo nenio estas komuna, sed chio estas ies privata proprajho. Ech
kulturajhoj farighis varo. Plej popularaj artistoj, muzikistoj estas tre
richaj, char ili ricevas profiton el chiu vendita disko. Ankau verkistoj,
kiuj verkas popularajn librojn, farighas tre richaj, char ili ricevas
profiton el chiu vendita libro. Tamen, mi opinias, ke "autoraj rajtoj"
koncerne kulturajhojn estas malbona afero. Ili richegigas unuopajn personojn
je la kosto de amasoj. Komputeraj programoj, video- kaj magnetofon-kasedoj,
libroj, diskoj - chio povus esti multe malpli kara, se ne ekzistus "autoraj
rajtoj", se chiu povus libere kopii chiun ajn verkon. Vi, eble, diros: chu
artisto devas labori senpage? Kian intereson verki havos verkisto, se li ne
povos richighi pro sia libro? Mi respondos: certe, artisto kaj verkisto
devas ricevi unufoje rekompencon por albumo au libro. Sed ili ne devas plue
monopoligi siajn verkojn, malpermesi ilian liberan kopiadon, nek ricevi
profiton de chiu vendota ekzemplero. Se iu verkisto verkas chefe por mono -
li estas ne vera verkisto, sed simpla skribachisto; se iu kantisto kantas ne
pro sia talento, ne por esprimi siajn sentojn, sed por richighi - li ne
estas vera artisto. Same insisti pri sia autoreco povas nur falsa verkisto,
kiu pensas ne pri la homaro, sed nur pri si mem. Rememoru Zamenhofon. Li por
chiam rifuzis autorajn rajtojn je sia kreajho. Li donacis sian genian verkon
al la homaro, postulante nenian rekompencon. Tiel faras chiu vera Kreanto.
Libroj de Agni-Jogo pro la sama kauzo ne havas nomon de Autoro sur la
kovrilo. Ideoj, esprimitaj en tiuj libroj, apartenas al chiuj homoj. Chiu,
kiu shatas ilin, povas ilin libere kopii, citi, reeldoni, disvastigi ktp. Mi
estas forte konvinkita, ke en E-movado ni ne devas vivi lau individuismaj
kapitalismaj leghoj. Ni devas kunlabori kaj helpi unu al la alia lau la
ekzemplo de Zamenhof. E-verkoj, vortaroj, informoj ktp devas esti komuna
proprajho. Se iu verkis E-lernolibron, li devas permesi al chiuj
esperantistoj uzi ghin por instruado. Se iu kompilis kelkajn utilajn faktojn
pri Esperanto, li devas permesi libere disvastigi ilin inter komencantoj.
Tio estas tiel natura kaj memkomprenebla por mi! Tamen Yves ege kontrauis,
ke mi uzis la bazajn informojn pri Esperanto el lia FAQ, ne menciante lian
autorecon. Li ech denuncis al neesperantista ret-prizorganto, ke tiu
priesperanta mesagho "ne konvenas" lau la temo de <relcom.fido.ru.thelema>,
kvankam tiu forumo dum jaroj estis malplena kaj al neniu bezonata. Relegu
mian mesaghon "Pri mallumuloj", pri iliaj reguloj kaj celoj. Mallumaj
esperantistoj ne pensas pri prosperado de Esperanto, sed chiam zorgas nur
pri sia autoritato, pri sia regado; ili konstruas sian propran malluman
hierarkion kaj estas pretaj detrui E-agadon de chiu, kiu ne agnoskas ilian
superecon. De mia flanko, mi deklaras, ke chiu, kiu konsentas kun iuj miaj
ideoj, proponoj au verkoj, povas ilin lauplache modifi kaj libere disvastigi
kiel siajn proprajn. (28.03.99)

N.G.

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ