Richeco de Priskriboj

Esperanta pensokosmo richighas ankau per alia vojo, per tradukoj el aliaj
lingvoj. Se oni tradukas de unu nacia lingvo al alia, oni kutime
anstatauigas naciismojn de tradukata lingvo per similaj naciismoj de
tradukanta lingvo. Aliokaze la leganta cerbo stumblas che la legado, devas
halti por pripensi. Kaj rompighas la kontinueco kaj plezuro de la legado.

Ekzemple:
"Â÷åðà êî ìíå ïðèøåë äðóã, è ìû äîëãî æåâàëè òðÿïêè íà ðàçíûå
òåìû..."
. La rusa pensokosmo nefacile akceptas similan komparon. Pli facilas
percepti
"òðåïàëèñü, ÷åñàëè ÿçûêè...". Sed se vi LIBERE posedas Esperanton,
vi che la legado-parolado kapablas PLENE ABSTRAKTIGHI de la rusa lingvoš kaj
ne stumblas che la frazoj: "Ni longe machis chifonojn pri diversaj temoj".
Au: "...fritis aeron...", au: "ventolis siajn bushojn", au: "svingis la
langojn
", au: "floris nia babilado" kaj tiel plu. La kunteksto chiam montras
al vi, ke temas pri babilado, kaj diversaj nacioj esprimas sin
diversmaniere.
Se iu esperantisto verkos romanon kaj ekvolos diri pri babilado, li havos
multe pli richan elekton, ol ajna nacilingva verkisto. Kaj la menciitaj
supre babil-esprimoj ne estas absolute la samaj. Chiu montras iom-iom alian
pensmanieron, alian babil-agadon.

Pri la profundeco de la estighinta silento, kiel ruse:
"ãðîáîâàÿ òèøèíà",
"òàêàÿ òèøèíà, ÷òî ìîæíî áûëî óñëûøàòü, êàê ëåòèò ìóõà"
, kaj eble ankorau
unu-du ruslingvaj mi elskribis jenajn naci-esprimojn el esperanto-libroj:
"Kaj fiksrigardis unu la alian en densa silento",
"La silento farighis ankorau pli densa",
"Kaj subite kvazau falis silento",
"En la chambro regis tomba silento",
"Falis en la silenton de la morto",
"Denove ekfrostis silento",
"De la plafono de la ekspoziciejo malrapide subenfalis la silento",
"Kiam Grandsinjoro aperis, silento tuj falis en la chambro",
"Peza silento malrapide tavolighis",
"La silento che la tablo farighis preskau fantomeca",
"En la silento, kiu dissternis sin chirkau ni",
"Sed la ranchistoj sin fortiris en vitrecan silenton",
"Chambro estis silenta kiel songho",
"Ankorau sonis kelkaj krioj, lautaj vortoj, poste la bruo sedimentighis",
"Estis mortsilente kiel en negha fosajho",
"Silentaj kiel shtonoj",
"Kaj li trovis ghin silenta kiel la jarcentoj",
"En silento tiel profunda, kiel unu el nigraj truoj de la spaco",
"La silento kvazau dispushis la murojn",
"Falis en vastan puton de silento",
"La silento kloshis sur ili",
"La silento denove falis... same kiel polvo levita de venteto refalas",
"Silento, ke oni povus audi akveron guti de tegmento",
"La silento estis kiel tiu en arbaro, kiam pepantaj birdoj ekvidas aglon",
"Ekregas silento malagrabla kaj tiel soleca, kiel kloaka akvo",
"Do ni restis en profunda kazeighinta silento",
"Silento, kiu pli kaj pli farighis solida, kiel glaciighinta akvo",
"Estighis silento tiel solida, ke oni preskau povus palpi ghin",
"Tia silento, ke oni povus farbi ghin".

La fonto de la supre-cititaj ekzemploj estas jenaj lingvoj: la angla, araba,
bulgara, china, franca, hispana, hungara, itala, japana, kroata, pola, sveda
plus kelkaj artikol-autoroj de nekomprenita nacieco. Kaj kiom da esprimoj
pri la sama temo kushas en miloj da aliaj E-libroj, nelegitaj de mi!?

Krom konsili al vi MULTE LEGI EN ESPERANTO, mi konsilas chiam elskribi
la vortojn au frazojn, kiuj shajnas al vi tre originalaj, freshaj, nekutimaj
por la rusa menso. Mi komence krajonumas tion en la legata libro kaj post
tralegi chion elskribas, nepre indikante titolon, autoron, naciecon,
eldon-jaron kaj eldonejon. Sufiche baldau vi ighos posedanto de tre interesa
kolekto, kiun poste eblos uzi, chu informante pri Esperanto al novicoj, chu
analizante kaj verkante artikolojn pri la impeta evoluo de Esperanto. Vi
ighos amatora lingvisto, kia ighis mi, kemiisto lau la antaua profesio. Pri
la suprecitita kolekto de silento-esprimoj aperis mia artikolo en la revuo
"La Gazeto" (N 81, p. 25, 26).

Anatolo Goncharov

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ