Vera Barandovska

kies estas interlingvistiko?

Kio estas interlingvistiko, farighis pli malpli klara fakto. Ghi certe estas lingvistika brancho, kiu okupighas pri internaciaj lingvoj. En pli vasta senco ghi esploras chion rilatantan internaciajn kontaktojn lingvajn, tradukojn, lingvokomparadon kaj similajn problemojn. Estas fakto, ke chiu lingvo, kiu komencas plenumi funkciojn de lingvo internacia, estas determinata de faktoroj ne nur lingvistikaj, sed ankau politikaj kaj ekonomiaj, interlingvistiko do ampleksas problemon de lingva komunikado kun chiuj ghiaj aspektoj. Sed ghia baza materialo estas internacia lingvo.

Estighas demando: chu pli oportunas lingvo nacia au la planita? Shajnas, ke nuna internacia situacio postulas krom normale uzataj nombraj naciaj lingvoj ankau tiel nomatajn grandajn au oficialajn lingvojn (anglan, rusan, germanan, araban ktp.); plue - la lingvojn interpopolajn - ekzemplo estu la rusa, uzata de popolanoj de Soveta Unio, au la franca en multlingvaj afrikaj teritorioj. Sed neniu el tiuj lingvoj plenumas funkciojn vere internaciajn, la rolon de internacia helplingvo.

Multaj faktoj parolas por akcepto de lingvo planita: 1) neutraleco, char nenies lingvo prioritatigas efektive iun ajn nacion au grupon; 2) la samaj sociaj kaj metodikaj kondichoj de lernebleco por chiuj homoj.

Psikologoj substrekas la fakton, ke chiu lernanto sentas sin malpli valora ol denaska uzanto de koncerna lingvo; tiu malfavora lingvo~efekto malaperos che uzado de planita lingvo. (Memorigata estas ankau ekonomia vidpunkto, char chiu internacia evento postulas tradukistojn, tradukekipajhojn ktp. por kelkaj lingvoj.)

Nomitaj psikologiaj kaj metodologiaj faktoroj kompreneble validas por iu ajn planita lingvo. Teorie oni povas konsideri kiel pri Esperanto tiel pri Interlingua, Ido au Occidental. Favore al Esperanto parolas la statistikoj, sendube ghi estas la plej disvastigita internacia lingvo.

Sed ekzistas riprochoj kontrau uzado de Esperanto.La plej grava estas tiu, ke ghi malgrau sia aprioreco estas europa lingvo. Tio validas por preskau chiuj samtempe uzataj internaciaj lingvoj.

La semantika kampo restis netushita kaj generado de la gramatiko estas tute komprenebla por europanoj, sed ne tiom por neeuropanoj. Ili preskau ne kapablas generi en Esperanto kaj la lernado devas esti pli mekanika kaj pli klopoda. Fakto tamen estas, ke por la neeuropanoj Esperanto evidentighas la plej facila inter la hindeuropaj Lingvoj, sed ili prave povas senti ghian disvastigon kiei la novan lingvan imperiismon de Europo en la nomo de neutraleco kaj egaleco.

Multaj aliaj riprochoj, pridubantaj la taugecon de Esperanto, venas de uzantoj de aliaj planlingvoj - kompare kun tiu au alia lingvo ghi shajnas malbelsona, enhavanta tro multajn afiksojn; el iuj vidpunktoj - tro artefarita, el la aliaj - tro natureca ktp. La riprochuloj estas plejparte subjektivismaj, defendantaj propran preferitan lingvon. Ankorau mi ne renkontis fakte objektivan kaj sciencan kritikon malfavoran por Esperanto. Mi kuraghas ankau preterlasi la rimarkon, ke Zamenhof ja estis nek lingvisto, nek filologo. Historio instruas nin, ke multaj gravaj inventoj estas faritaj de puraj amatoroj...

Shajhna malricheco de vortaro kaj neuzebleco en variaj lingvostiloj estas venkitaj per ekzisto de E-literaturo faka kaj beletra, tradukita kaj originala. Priduboj de naturismaj lingvistoj, ke planita lingvo ja ne povas esti fenomeno kun propra evoluo, ankau montrighis vanaj, char Esperanto evoluas kiel lingvo - vortare, gramatike, ech dialektighe.

Aspektas do, ke unuspire oni povas eldiri vortojn interiingvistiko kaj esperantologio, ke sinkrona interlingvistiko ne havas alian studobjekton ol Esperanto. Chiu historio de interlingvistika agado finighas per Esperanto kaj nenio plu. Esperantistaj filologoj kaj lingvistoj laboras en scienca medio, che universitatoj kaj akademioj. Konata estas agado de interlingvistoj che ELTE en Budapeshto, kie oni instruas Esperanton. Che Scienca Akademio en Rumanio fondighis antau kvar jaroj interlingvistika kolektivo fare de esperantisto prof.Bocciort. Plej konata estas la soveta interlingvistika agado - prelegoj, kursoj, eldona laboro. Oni organizas diversajn konferencojn pri oportuneco de Esperanto en apudaj sciencaj branchoj, en komputado, en tekniko.

Esperantistoj kulturas kaj propagandas interlingvistikon. Sed chu ekzistas ankau neesperantistaj, neutralaj interlingvistoj? Vi povas certe diri, ke chiu, kiu komencas okupighi pri historio de internaciaj lingvoj, traboras sin trans pozitivaj opinioj de Schuchardt, Meillet, Collinder, konatighas kun Jespersen, Martinet kaj kontinuas ghis Bokarjov, renkontas unutage Esperanton kaj propracerbe konstatas, ke ghi estas la celo - el interlingvisto do elkreskis esperantisto (au almenau simpatianto de Esperanto).

Bedaurinde, mi ne konas situacion en la mondo, mi do parolas nur pri mia lando. Kie oni pritraktas interlingvistikon? En chehha pedagogia fakultato, char tie instruas esperantisto. En unu moravia filozofia fakultato, char tie prezidas profesoro simpatianta kun esperantistoj. En kelkaj fakaj periodajhoj, kien ni sukcesas enshovi artikoleton.

Kie oni agnoskas interlingvistikon kiel seriozan sciencon sen mencii Esperanton? Chu la sinkrona lingvistiko havu ununuran studobjekton? Chu ghi estu nur la nia?...

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ