ANTAUPAROLO

August Strindberg, kies vivtempo ampleksas la jarojn de 1849 ghis 1912, estas la plej eminenta reprezentanto de la realisme-naturalisme akcentata stilo en la sveda literaturo, kiu aperis je la fino de la deknaua jarcento. Multaj liaj verkoj karakterizighas per senkompate esprimita kritiko de la estantaj sociaj aferoj, kaj sekve de tiaj revoluciemaj tendencoj li farighis la autoro plej shatata de la svedaj laboristoj-socialistoj. La Strindberg-a stilo ofte estas malmodera kaj ech bruta; tio eble plej ofte okazas koncerne liajn senkompatajn atakojn kontrau la virinaro. Malmultajn autorojn oni taksis tiel malsame kiel Strindberg-on. Plej shatata li farighis kiel dramverkisto kaj autoro de romanoj kaj noveloj.

El la longa vico de la verkoj de Strindberg oni memoru unue liajn du plej bone shatatajn historiajn dramojn Master Olof (Majstro Olov) kaj Gustaf Wasa. Master Olof estas la verko, per kiu li unue akiris reputacion literaturan. Ghia chefa persono estas la juna Olaus Petri, filo de forghisto el la urbo Orebro, kiu alportis al Svedujo la ideojn de la Luthera reformacio. La traktado de tiu reformacio tamen instigis lin al la enigo en la dramon de postuloj pri reformoj ankau en la modernaj institucioj. Gustaf Wasa prezentas al la leganto bildon de sveda regho je la komenco de la deksesa jarcento. Dum lia regado la Lutheran reformacion oni do enkondukis Svedujon. Alia fame konata dramo estas la tragedio Fadern (La patro), kiu enhavas multe da atakoj kontrau la virinaro. En Svenska Oden och Aventyr (Svedaj okazintajhoj kaj aventuroj), kiu konsistas el aro da historiaj noveloj, Strindberg prezentas majstre verkitajn priskribojn el la sveda historio. En ili oni bone vidas lian eminentan kapablon kiel rakontanto. Aliaj konataj, prose skribitaj verkoj estas ekz. la socia satiro Roda rummet (Rugha chambro), Giftas (Edzighoj), kiuj pritraktas la edzecon, Hemsoborna (Loghantoj de insulo) kaj I havsbandet (Sur la rodo), kiuj konigas al la legantoj la arhhipelagon de Stockholm, la membiografio Tjanste skvinnans son (Filo de servistino) kaj Inferno, kie li okupighas pri sia anima vivado. Dum pli posta parto de sia vivo li entuziasmighis je la studado de natursciencoj kaj mistikismo, kaj esprimo de tia intereso estas i. a. Svarta fanor (Nigraj standardoj).

La sekvanta novelo apartenas al Svedaj okazintajhoj kaj aventuroj.

Borgholm, Svedujo, Aug. 1924

Oskar Frode.

>>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ