8. SPACO KAJ TEMPO

La homa perceptkapablo distingas du kategoriojn kiuj difinas la kadrojn de la Universo: la spaco kiel kadro en kiu enestas materiajhoj kaj la tempo en kiu ili aktivas. Char en geometrio la spacon ni difinas per tri dimensioj (longeco, largheco kaj alteco), oni diras ke la spaco estas tridimensia. Por la tempo oni ne havas alian mezuron krom la dauro. Oni nuntempe diras ke tio (dauro de la tempo) estas la kvara dimensio. La mondo, la Universo, sekve, estas kvardimensia. Mi opinias ke estus pli ghuste diri ke la fundamentaj dimensioj de la spaco estas du: la horizontaleco kaj la vertikaleco kaj chiu el ili dividighas je aliaj du dimensioj: la largheco kaj la longeco. La tempo ankau estas almenau dudimensia: la mikrotempo kaj la makrotempo (tempo de la atoma mondo kaj tiu de nia mondo).

La materio space difinita sen tempo estus la materio sen la nemateriaj karakterizoj. Nur en la tempo la materio havas iajn dinamikajn ecojn, ghi kondutas iel, shanghighas, evoluas.

Lau la modernaj konceptoj la spaco kaj la tempo prezentas fizikan unuecon: ne ekzistas tempo sen spaco nek spaco sen tempo. La kosmo havas spaco-tempan karakteron. La deformigho de la spaco kauzas la deformigon de la tempo kaj inverse.

La tempo determinas du aspektojn de la materia ekzistado:
a) statikan,
b) dinamikan.

La statika estas kondutmaniero de materiajho, se ghi mem estas pasiva kaj nur reagas al eksteraj influoj de aliaj agantaj materiajhoj.

La dinamika estas konduto, se la materiajho mem estas certamaniere aktiva, aganta.

Reciproke rilatantaj statika kaj dinamika tempaj aspektoj produktas novan kategorion - la evoluon. Chiu materiajho havas difinitan tempon necesan ke ghi realigu iun fermitan ciklon inter ekesto kaj malapero, iun ciklon inter naskigho kaj morto. La unua duono de tiu ciklo nomighas kresko kaj la alia duono la malkresko.

La tempo necesa por tiu chi tuta ciklo estas difinita por chiu speco de materiajo aparte kaj ghin ni nomas Tempa Konstanto. Do, chiu materiajho, chu viva, chu senviva, havas sian tempan konstanton au la optimuman aghodauron.

En elektrofiziko la formulo kiu difinas tiun tempan konstanton estas la jena:

T=L*C

La Tempa Konstanto T estas produkto de influo de la elektra sharghkapacito (C) kaj la induktiveco (L). Tiuj du ecoj korespondas en mekaniko al elasteco de iu materialo (C) respektive al inerteco (L). Chiu materialo havas siajn elasteclimojn (la limo ghis kiu vi povas kurbigi iun branchon ke ghi ne rompighu) kaj siajn inerteclimojn (la limo ghis kiu la brancho kontraustaros al la kurbigado el la pozicio normale staranta). La inerteco estas kontraustaro al la shangho de la stato. La Tempa Konstanto, la vivdauro, dependas de interinfluo de statika komponanto (L) de la tempo kaj la dinamika komponanto (C) de la tempo.

Se oni volas perforte shanghi la tempokonstanton, oni interrompas la normalan ciklon pli frue, char oni perfortas au la elastecon pli ol estas ghia limo au la inertecon.

T1 estas malpli longa vivdauro ol la plena ciklo.

Tio signifas ke ankau en la homa vivo la plej grava arto estas malpermesi la antautempan rompon, atenti chiam ke la ekvilibro inter la inerteclimo kaj la elasteclimo estu konstanta, la ekvilibro de la ghusta mezo (pri tio en chapitro pri la "Subjektiveco kaj Objektiveco, Vero kaj Necerteco").

En la scienco oni scias ke la ciklo de kresko kaj malkresko estas nur duono de la efektiva tuto, char tiu chi ciklo havas unu direkton de okazado. Ekzistas ankau alia, kontraua direkto. Che alterna elektrokurento temas pri shangho de kurentoflua direkto (char ja ekzistas du polusoj: plusa kaj minusa. La kurento fluas de + al -, sed se shanghighas la polusoj, la kurentodirekto shanghighas.

Chiu materiajho havas ankau la nematerian aspekton. En la kazo de elektra kurento (kiu ja estas materiajho char temas pri fluo de elektronoj), la nemateriajho estas elektromagneta kampo kiu vastighas chirkau la rezistoro tra kiu fluas la kurento. Ankau ghi havas sian direkton kaj siajn polusojn.

La tempa rilato inter la kurento (I) kaj la elektromagneta kampo (EM) estas la jena:

Tio signifas ke la elektromagneta kampo "malfruas" post la kurento je 90° Kiam I estas maksimuma, EM estas nula kaj inverse. Tiu chi procedo havas ankau sian tempan konstanton kies elasteco kaj inerteco difinas la dauron de tiu chi ciklo kaj ekaperon de nova ciklo:

Kiam en la proksimeco de materiajho tra kiu fluas kurento trovighas alia materiajho tra kiu ne fluas kurento okazas la jeno, se la kurento chesas. En la nula punkto de la kurento ghia elektromagneta kampo estas granda kaj ghi kauzas (induktas) kurenton en alia apuda materiajho. Kaj tio tre analogias kun la mekanika legho pri ago kaj reago. Chiu ago nepre kauzas reagon de alia materiajho al kiu la ago direktighis.

Fine ni diru iom pri la relativecteorio de Albert Einstein. Ghi diras ke kaj la spaco kaj la tempo estas relativaj - ne tiaj kiajn ni difinis ilin chi tie sur la Tero. Pro la disvastighado de la spaco kiu daure okazadas la spaco en grandaj foroj ne estas mezurebla per niaj kriterioj, la dimensiaj linioj kurbighadas. Sekve, la dinamiko de la tempo shanghas, montras sian nematerian influon al la materia aspekto de la Universo. Ankau la tempo estas relativa kiam temas pri grandegaj rapidecoj. En la formulo

E = mc 2

E estas energio, m estas maso kaj c estas lumrapideco. La lumrapideco estas neshanghebla. La energio shanghas la formon (el elektra al termodinamika, el kinetika al nuklea ktp.), sed ghi ne povas malaperi, ghi estas eterna.

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ