La krucumo

Kaj venigis Pilato Nahhumon, viron erudician pri historio kaj doktan, kaj diris al li:

"Nahhumo, ege min chagrenas, ke via nacio fiksis al si en la kapo krucumi tiun viron. Tondro sur vin, ghi estas ja maljustajho."

"Se ne estus maljustajhoj, ne estus historio." diris Nahhumo.

"Mi volas havi kun tiu afero nenion komunan," diris Pilato. "Diru al ili, ke ili ankorau pripensu tion."

"Estas jam malfrue," diris Nahhumo. "Mi sekvas la eventojn nur lau libroj kaj tial mi ne iris rigardi la ekzekutan lokon; sed jhus antau momento alkuris de tie mia tagservistino kaj rakontis, ke li jam estas krucumita kaj pendas inter viro je dekstro kaj viro je maldekstro."

Kaj malserenighis Pilato kaj kovris sian vizaghon per la manoj. Post momento li diris: "Ni ne parolu do pri tio. Sed mi petas vin, kion krimis tiu viro je dekstro kaj la viro je maldekstro?"

"Mi ech ne scias," respondis Nahhumo, "unuj diras, ke ili estas krimuloj, kaj aliaj, ke ili estas iaj predikantoj. Kiom mi povas jughi lau la historio, ili faris versimile ian politikon; sed neniel mi povas kompreni, ke la nacio krucumis ilin ambau samtempe."

"Mi ne komprenas vin," diris Pilato.

"Estas jene," diris Nahhumo. "Iam homoj krucumas tiun dekstre kaj alian fojon tiun maldekstre; chiam tiel estis en la historio. Chiu tempo havas aliajn martirojn. Estas tempoj, kiam estas malliberigata au krucumata tiu, kiu batalas por sia nacio; kaj alian fojon estas vico de tiu, kiu diras, ke oni devas batali por malrichuloj kaj sklavoj. Ambau alternas kaj chiu havas sian tempon."

"Ho," diris Pilato. "Do vi krucumas chiun, kiu klopodas realigi ion honestan."

"Preskau," diris Nahhumo. "Sed tamen estas hoketo chi tie. Iam vi dirus, ke la homoj pli klopodas pri malamo al la aliaj ol pri tio bona, kion ili predikas. Homoj estas chiam krucumataj pro io bela kaj granda. Tiu, klu jhus nun estas sur la kruco, oferas sian vivon por granda afero; sed tiu, kiu ghin trenas al la kruco kaj alnajlas, tiu, Pilato, estas malbona kaj sovagha kaj ege malbela je ekrigardo. Pilato, nacio estas granda kaj bela afero."

"Almenau la nia, la Romia," diris Pilato.

"Kaj ankau la nia," diris Nahhumo. "Sed ankau justeco al malrichuloj estas granda kaj bela afero. Nur bedaurinde la homoj preskau sufokighas de malamo kaj koleremo pro grandaj kaj belaj aferoj; kaj la aliaj iras foje kun tiu kaj foje kun alia kaj chiam helpas krucumi tiun, kies vico jhus estas; au ili nur rigardas tion kaj diras al si: Prave li meritas, li devis iri kun nia partio."

"Kial do," diris Pilato, "ili krucumas tiun en la mezo?"

"Jen la afero," diris post tio Nahhumo. "Se venkus tiu je maldekstro, li krucumos tiun dekstre, sed tiun en la mezo ankorau pli frue. Memkomprene estas ankau eble, ke estighos hhaoso kaj bataloj; tiam tiu dekstre kaj tiu maldekstre kune krucumos tiun, kiu estas en la mezo, char li ne decidighis, kontrau kiu el la du li iros. Se vi ascendus tegmenton de via domo, vi vidus la kampon Hakeldama: malamo maldekstre, malamo dekstre, kaj inter ili tiu, kiu volis tion rebonigi per amo kaj racio, kiel estas dirate pri li. Kaj krome vi vidus amason da homoj, kiuj nur alrigardas, manghante dume tagmanghon, kiun ili kun si prenis. Iel mallumighas; nun chiuj kuros galope hejmen, por ke ilia vesto ne tramalsekighu."

Kaj kiam estis la sesa horo, farighis mallumo sur la tuta lando ghis la naua horo. Je la horo naua ekvokis tiu en la mezo per vocho granda dirante: "Eloi, El6i, lama sabahhtani?" Kaj jen, la kurteno de la sanktejo shirighis je du pecoj, de supre ghis malsupre, kaj la tero tremis kaj la rokoj diskrevis.

(1927)

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ