ANDRE ALBAULT

NAU PRELEGOJ
PRI LA FUNDAMENTO

ILTIS-ELDONEJO SAARBRUCKEN 1990

 

Pri tiu chi libro

Jen la teksto de la nau prelegoj pri la Fundamento eldiritaj de D-ro Andre Albault dum Kultura Semajnfino en Homburg (6-8 Junio 1986). Ne eblis trovi pli ghustan preleginton ol la Prezidanton de la Akademio, ne tiel ghuste pro lia posteno, kiel prefere pro la fakto, ke li estas unu el la plej bonaj Esperantologoj lau la ekspresa deklaro de la bedaurata Prof. Neergaard mem, fondinto-redaktoro de la prestigha revuo Esperantologio.

Plie, ghuste D-ro Albault editoris la Fundamenton kaj liveris al la movado vere sciencan eldonon de tiu dokumento, lau la konfeso de pli ol unu el liaj Kolegoj.

Aliparte la Fundamento staras kiel vera monumento por nia lingvo: nedubeble ghi konsistigas la kernon de nia tradicio. Multo aldonighos chirkau ghi, sed ghi daure restos la kerno kaj la koro de nia lingvo.

Chi libreto estas per si mem fonto de scio por chiu, kiu deziras konatighi kun pinta momento de la historio de nia lingvo kaj ankau kun ghiaj principoj.

Escepte kaj eksperimente aldonighas al la teksto mem de la prelegoj chefe la registritaj debatoj. Neeviteble en tia kadro estis demandoj pri la grandaj temoj de la esperantologio: la vortkategorioj, la landnomoj, la ortografia reformo, kaj la participoj.

"'La preleginto, kiu en la 50-aj jaroj ne hezitis polemike defendi nian lingvon, ech en forumoj de Interlingua kaj de Ido vigle povis respondi al diversaj reformemaj sugestoj. Lia redakto, kiu duone humure, duone instrue prizorgis ech la tipografion okaze de la debato pri ortografio, tenos la atenton de la leganto.

Tabelo de Enhavo

Antauparolo
I. Kio do estas la Fundamento?
II. Kiel Zamenhof venis al la ideo de Fundamento?
III. La Unua Libro
IV. La Dua Libro kaj la Aldono al la Dua Libro
V. La Universala Vortaro
VI. La Ekzercaro
VII. La Antauparolo
VIII. La Fundamento de Esperanto
IX. La Bulonja Deklaracio
Notoj

Debato
Pri la vortkategorioj
Pri landnomoj
Pri nia alfabeto
La tempisma participa sistemo
La Bulonja Deklaracio
La influo de la Hebrea
La neologismoj
Notoj

Apendicoj
1. La Fundamenta serpento
2. Unika konflikto inter niaj du Fundamentoj
3. Juliana kaj Gregoriana Kalendaroj

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ